Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_kolonia_knabo

La kolonia knabo

Muzikoaŭstralia popolkanto
MIDIla_kolonia_knabo.mid

Teksto

Mi kantas pri la kolonia knabo Ĝak' Dulan'.
Malriĉaj honestuloj naskis lin en Kaselman'.
La sola filo estis li, trezoro de l’patrin',
Kaj vere estis koramat' en famili’.

Li deksesjara el patrujo vojis al Aŭstrali'.
Kaj kun banditoj de l’ veprej' subsune vagis li.
Kaptite kaj ligite de la policista band',
La forta knabo rompis ĉian ŝnuron en la land'.

Forvenu do, amikoj, al alta mont' laŭ sort',
Kunkune ni banditos, eĉ ĝis la sanga mort'.
Ni sturmos tra la valoj, galopos sur eben',
Kaj mokos sklavovivon, kun rid' al ferkaten'.

Aŭdacjunule li komencis vivon de krimul',
Kun kor' tutmanka de la tim', minac' al kamparul'.
Juĝiston faman li haltigis dum la noktmalvarm',
Kaleŝojn rabis, oron kaptis, pro kuraĝ' kaj ĉarm.

Sorttage Ĝako la bravul' forrajdis laŭ montet',
Feliĉe aŭdis belan tonon de la kantbirdet'.
Subite venis tri trupanoj, sur ĉevaloj tri,
Permeson havis kapti lin, laŭ leĝ' de koloni'.

“Vi cedu nun, ho Ĝak' Dulan', ĉar unu kontraŭ tri
Ne havas ŝancon por eskap' post tia vivo — fi!”
Sed Ĝak' rapide kun pistol' brakmovis ĝis atak'
“Batalos mi, ne cedos”, kriis sovaĝema Ĝak'

Li pafis tuj Kelion' al ŝoka grundenfal',
Sed ankaŭ mortevundis Ĝakon kuglo de rival'.
Ankoraŭ li batalis kontraŭ registara stab'
Jen fine la kaptiĝo de la kolonia knab'.

la_kolonia_knabo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)