Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_konsolo_de_danlando

La konsolo de Danlando

Esperanta tekstoP. Th. Justesen
Tipotraduko
Originala titoloLangt højere Bjerge
Originala tekstoN. F. S. Grundtvig

Teksto

Montegoj alie! Montetoj ĉe ni!
Danlando molege nur ondas.
Ĝojigas nin danojn herbverda graci'.
Al nia anim' ĝi respondas.
Alteco! Grandeco! Fremdaĵoj al ni.
Modeste ni vivas en dan-idili'.

Belegas — sendube! — la fremda landar',
— Ja tiel spertuloj rakontas. —
Sed pro la ĉestranda, fagverda arbar',
pro floroj neniel ni hontas.
La florriĉa kamp' ĉe la mara ondar':
Lulilo kaj tombo por dana homar'!

Fremdula heroo pri gloro, pri far',
pri riĉo nin eble superas.
Sed ŝilda koraro kaj ŝildleonar'!
Pri tiuj la danoj fieras.
Aglegoj batalu pri regno, pri ter'!
Jen koroj! Jen nia, la dana prefer'.

Pli saĝaj versajne vi estas ĉe vi
ol ni en la danlandetaro.
Neniel ni havas la saĝon de Di’,
sed iom, por taga fararo.
Se ĉiam nin gvidos la justo, la ver',
ni certe retenos hejmrajton sur ter'.

Pli pompe, noblege, impone ol ni
laŭdire fremduloj babilas.
Pri belo, alteco kaj glor' tie ĉi
verece ni kante jubilas.
Ne tranĉas la lingvo-ĉi kiel tranĉil',
— ĝi fandas — nek batas ĝi kiel frapil'

Da erco, la blanka, la ruĝa trezor'
aliaj multege posedas.
Ĉe danoj por ĉiuj, por reĝo, ŝofor'
sufiĉe da pan' oni knedas.
Plej granda feliĉo troviĝas ĉe ni:
Abundo malofta — mankado eĉ pli!

la_konsolo_de_danlando.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)