Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_kosma_aventuro

La Kosma Aventuro

Teksto

ĉu vi memoras la nokton ni perdiĝis
la konatajn siluetojn malantaŭ ni
longa vojaĝo kun koroj batantaj
iom post iom laŭ la kosma arteri’
finfine okazis la petveturado
finfine ne gravas la limo de Rusi’
ŝajnas vi preskaŭ kiel mi
kiel mi
kiel mi

Refreno:

ĉu ni kuraĝis
ĉu ni kuraĝas
ĉu ni kuraĝos salti
trans mallumon por atingi sur nub’
sur nub’
hela nub’

verŝajne pri steloj kaj eblas pri maroj
kaj krome pri ĉieloj volus kanti ni
sed vortoj nun mankas, la tempo malaperis
ni kune flugadas al centro de estad’
neniam reveni, nenio por timi
neniel cerbumante pri tenanta melodi’
ŝajnas mi preskaŭ kiel vi
kiel vi
kiel vi

Refreno

ĉu vi memoras la nokton ni perdiĝis
en moment’ ni ekdeziris “kaptu nin liber’”
eble la plej stulta ’stas la plej mirinda
kaj nur la perdita esploras sin mem
nenion ni kaptis, sed ion ni trovis
ĉu iam la grandan finalon ĉasis ni
ĉu aliaj estas kiel ni
kiel ni
kiel ni

Refreno ×2
la_kosma_aventuro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)