Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_kuglego_el_vabas

La kuglego el Vabaŝ'

Esperanta tekstoHanso BECKLIN
Tipotraduko
Originala titoloThe Wabash Cannonball
Originala tekstoUsona hobokanto

La akordoj estas taŭgaj por ukulelo.

Hobo estas historia vagabondo en Usono, kiu anstataŭ vagi veturas en varvagonoj. Vabaŝo estas kaj urbo kaj rivero en Indianio, Usono. La Kuglego el Vabaŝo estas fantazia trajno, laŭ la kanto iaspeca hoba paradizo.

Ĉi tiu kanto estas tre fama en Usono, kaj ofte kantata de kontreaj muzikistoj kiel Johnny CASH kaj Roy ACUFF. Pro sia folkloreco, la kanto havas diversajn tekstojn; la prezentata traduko estas sufiĉe norma.

Teksto

G
De profunda Atlantiko
C
al la Pacifika bord’
D7
de la altaj montopintoj
G
al la sudo en akord’

G
Pro alto kaj pro belo
C
ne ekzistas por ĝi kaŝ’
D7
Ĝi estas vagonaro
G
La Kuglego el Vabaŝ’

Refreno:
G
Aŭskultu la tintadon
C
kaj la ĝemojn de l’ motor’
D7
dum ĝi sagas tra arbaro
G
al stacio longe for.


G
Vidu la fumantajn tubojn
C
Flaru fulgon, sonu draŝ’
D7
La viv’ de homa ŝarĝo en
G
Kuglego el Vabaŝ’!

G
Oriente estas bele
C
Tion diras la homar’
D7
De Novjorko al Detrojto
G
tiras nin ĉiela ĉar’

G
Plu ni iras al Ĉikago
C
Homoj svarmas en la Maŝ’
D7
Sed pajlo pli altiras
G
en Kuglego el Vabaŝ’

Refreno

G
Ni gloru la prahobojn
C
Kiujn trafis la fatal’
D7
de konduktoroj krudaj
G
kaj la policana ŝtal’

G
Ili nin instruis bone
C
per vagabondmidraŝ’
D7
ne plu ni devas timi
G
pro Kuglego el Vabaŝ’!

Refreno
la_kuglego_el_vabas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)