Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_kvieta_pasio

La kvieta pasio

Teksto

Brilas steloj helaj en la firmamento
Kaj kampofajro brulas kun favor'.
Samideanoj, kantu en kresĉendo
Eĉ se ankoraŭ ne tre laŭtas sonor'.

Kredas homoj; iam venos estonteco
Por ke komprenu ĉiuj inter si.
Sed vanas revo, venos la sukceso
Nur per penado kaj obstina pasi'.

Eĉ se multaj mortos, estos dispremitaj,
Postsekvos ilin plua milion'.
Transvivos forte semoj dissemitaj
Kaj iam kreskos nova freŝa burĝon'.

Tenu ni la torĉon en la mano alte.
Nin ne timigos baroj nek danĝer'.
Ni plu marŝados daŭre kaj senhalte
Kaj ĉiam gardas nin la stel' de mister'.

Paco kaj libero, vivo en progreso
Al ĉiuj homoj sur la tuta ter'.
La mondon regos amo kaj frateco.
Jen nia revo, nia granda esper'.

Poŝtelefone

Tonsilabe

Eksteraj ligoj

la_kvieta_pasio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)