Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_laborista_flago

La laborista flago

MuzikoE. Schmidt
TekstoA. Hauptmann
E-tekstoL. Schödl
MIDIla_laborista_flago.mid

Teksto

Mi portas nian flagon,
sangruĝa ĝia kolor.
La laboristan standardon
la patro gardis kun glor'.
Neniam ĝi falis ja vere,
se ankaŭ falis la vir',
hodiaŭ ĝi flirtas fiere,
al nia de l'cel' sopir'.

Mi portas nian flagon,
Purpuron de l'laboristar'.
Tra l'nokto portis la flagon
La patro kun l'amikar'.
Kaj donis ĝin al mi matene,
L'aŭroro lumis al tag',
Por porti ĝin firme, solene
Al nova, libera ag'.

Mi portas nian flagon,
Sangruĝa ĝia kolor'.
La laborista standardo,
La laborista honor'
Admonis nin al unueco
Dum nokt', milito, kverel',
Finluktu en solidareco,
Ho. filoj, por bela cel'!

la_laborista_flago.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)