Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_lingva_ponto



La lingva ponto

E-tekstoH.E.JENSEN

Laŭ dana melodio: I en kælder sort som kul

Teksto

“Panjo, vivas sur la ter'
homoj tre malsamaj
laŭ kolor’ kad karakter'
— nigraj kaj islamaj —
se ĉe tia fremda hom'
mi en lia propra dom’
iam gasti volos —
kiel ni parolos?

Certe ili havas ja
tre malsamajn lingvojn.
Ĉu mi diru nur: ba-ba,
uzu nur la fingrojn?
Ilin ne komprenos mi
Malgraŭ nia simpati';
Estas pli ol terni:
Multajn lingvojn lerni.”

“Kara mia, aŭdu nur:
Venis dam la solvo.
Vi ĝin spertos kun plezur’,
Jen por vi elvolvo:
Jam ekzistas komprenil’.
Granda homo, mia fil’,
Venkis la giganton,
Faris esperanton.

Lingvo simpla estas ĝi
por la homa rondo,
disvastiĝas pli kaj pli
en la tuta mondo.
Dam ĝi estas viva pont'
por nuntempo kaj estont’.
Kara filo mia,
jam ĝi estas via.”

Per ĉi tiu lasta strof’
Danku ni elkore
La kreinton Zamenhof,
Ĉar li tiel glore
Trovis solvom de l’ problem',
Ilon por la kontaktem’ -
Do: al li honoron
Kaj tre longan gloron.

la_lingva_ponto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)