Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_longa_blanka_vojo

La longa blanka vojo

Muzikoaŭstralia popolkanto
MIDIla_longa_blanka_vojo.mid

Noto: La Norda Teritorio de Aŭstralio nomiĝas “La Neva Neva Lando” pro ĝia malfekundeco (plejparte dezerto) kaj la malgranda loĝantaro. (“Neva” signifas “neniam”.)

Teksto

Mia sidej' estas selo
sub granda blua tegment'.
Mia kant’ estas la bona kant’
de viroj gajaj pro korkontent'.

Ni rajdas al la “neva neva”,
laŭ longa, blanka voj'
kun nevidebla fin'.
Al bruna, vasta land’ ni iras,
kie ĉiu hom’ kun ĝoj' salutas nin.
Dubas ni pri la hor' de alveno,
antaŭen malhastas ni al la cel'.
Ni apud tendfajr' ripozas tra l’ noktoj
sub stelsemita ombrel'.
Ni rajdas al la “neva neva”,
laŭ longa, blanka voj'
kun nevidebla fin'.

la_longa_blanka_vojo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)