Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_lulanta_minlaboristo

La lulanta minlaboristo

TekstoLambucht LAMBRECHTS
MuzikoE. HULLENBROOCK
E-tekstoJuul KARNAS

Teksto

Neniam patret’ via kantis, infan’;
ĉar vivo al li estis lukto por pan’;
suferojn rezervis la tero sen ĝoj’,
neniam rozeton li trovis sur voj’.
Sed vi lin kantigas el tuta plenfort’:
tralalala, tralalala!
Por vi li eĉ kantus ĝis venas la mort’:
tralalala, tralalala!

Pli bone ne estos la vivo por vi;
minejo ne ridas pro suna radi’.
Atendas vin samaj luktad’ kaj sufer’;
malantaŭ la karbo minacas danĝer’.
Sed kantu vi, knabo, el tuta plenfort’:
tralalala, tralalala!
Por vi li eĉ kantus ĝis venas la mort’:
tralalala , tralalala!

la_lulanta_minlaboristo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)