Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_luna_promenado

La Luna Promenado

Aŭtoras Roĝer BORĜES, 2001
Originale aperita en la disko “Muziko Elektronika”.
Nova versio aperas en la kd “Elektronika Kompilo” de Vinilkosmo (kunkantas Nathalie Bedrune, el Francio).

Teksto

Jen vendredo
la tago finiĝas kaj ŝi forlasas laborejon
Por metroe reveni hejmen
Kial ŝi venas?
Vesperiĝas
La nokto aperas kaj ŝi forlasas la preĝejon
Gardi fidon je sola Dio
Kial ŝi dubas?

Ho, Mister', faru el ni
Konsilanton de via emoci'
Prenu ŝin el tiu kamer'
Jen la horo de la konfesi'

mmm . . . la luna promenado
mmm . . . la sankta memkronado
uuhh uh uh

Jen sabato
La tago finiĝas kaj ŝi forlasas la kinejon
Naiva lup' ekzistas ne
Kial ŝi staras?
Vesperiĝas
La nokto aperas kaj ŝi forlasas la drinkejon
De ĝojo ebria kaj de feliĉo
Kie ŝi tranoktos?

Ho, Mister', faru el ni
Konsilanton de via emoci'
Prenu ŝin el tiu kamer'
Jen la horo de la konfesi'

mmm . . . la luna promenado
mmm . . . la sankta memkronado
uuhh uh uh

Mi pluiras unu paŝon
Ŝi vojiras paŝojn du
Du mi marŝas, kiel ŝi
Ok aŭ dek ŝi marŝis pli!
Se mi kuras, ankaŭ ŝi
Tial taŭgas l' utopi'!
Por promeni, sen alven'
Sub la luna lumo kiel nun . . .

la_luna_promenado.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)