Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_malespero

La malespero

Muzikode Menil
TekstoRosa Meier

El La Pirato, decembro 1933

Teksto

En la mondon venis nova krizo,
tra la mondo iras la bojkoto,
per flugiloj de la civilizo
nun ni ĉiuj flugas al bankroto.
Jen Usono (ne plu soifanta)
ĝi la mondan ŝiras organismon,
al la mond’ eterne kreditanta
ĝi promesas bankan kataklismon.

Sub la sanga signo de l' mizero
kolektiĝas lacaj sav-talentoj
kaj rapide kreskas la ofero
per la bono de l’ eksperimentoj.
Forte staras muroj de l’ doganoj
inter la popoloj dividitaj,
sed ni ĉiuj saltas sur vulkanoj
per la danta flamo ekscititaj.

Kun ŝakala digno, kun lamento,
kunprenante ĉiu sian bombon,
la popoloj faros sen konsento
unu grandan mondo-hekatombon.
Niaj eminentaj registaroj
en parolo vana ne laciĝos,
ĝis kruela sonĝo de l' barbaroj
por eterna pen efektiviĝos.

la_malespero.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)