Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_mamma

La Mamma

Teksto

Ĉiuj venis kaj ĉeestas
Ĉar aŭdiĝas tiu krio
Mortantas, la Mamma
Ĉiuj venis kaj ĉeestas
Eĉ de Sud' de Italio
'Stas eĉ Gorgio la fifilo
Kiu plenmane donacas
Infanoj silente ludas
Surgrunde liton ĉirkaŭas
Ilia tudo ne gravas
'Stas ilia lasta donac'
Al La Mamma

Oni kisas ŝin tutvarme
Litigas ŝin surkusene
Mortantas, la Mamma
Gracia Sankta Maria
Kies statu' estas sur plac'
Certe vi ŝin enbrakumas
Kantante ŝin Ave Maria
Ave Maria
Multe da am' kaj rememor'
Ĉirkaŭ vi, vi la Mamma
Multaj larmoj kaj ridetoj
Transe de vi, vi la Mamma

La viroj tiel varmiĝis
Ĉar survoje tiel sunis
Mortantas, la Mamma
Trinkatas freŝa novvino
El tiu bona vinarbo
Senorde surbenkiĝas
La ĉapeloj kaj koltukoj
Strange oni ne malĝojas
Apud lito de l'amego
Eĉ onklo gitaron ludas
Per tre milda atenteco
Pri la Mamma!!!

Virinoj rememorantaj
Funebrajn malĝojajn kantojn,
Mortantas, la Mamma!!!
Per la okuloj fermitaj
Kantas kvazaŭ lulus idon
Post la laborplena tago,
Ridetontan en la domo
Ave Maria!!!
Multe da am' kaj rememor'
Ĉirkaŭ vi, vi, la Mamma
Multaj larmoj kaj ridetoj
Transe de vi, vi, la Mamma
Neniam, neniam
Forgesos ni neniam vin.

la_mamma.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)