Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_marsxo_de_la_bakistinoj

La Marŝo De La Bakistinoj

Teksto
Muziko
Kantas
Ĵ. Dan
E-tekstoBert SCHUMANN

Teksto

Bongusta pano el gistaĵo kaj farun'.
du-funtan panon, bastonetan, ĝis revido!
Ili ridete ĉe la kaso servas nin.
Ni ŝatas ĉiun bonan panon, ĝis revido!

Leviĝas en matena fru',
Bakisto knedas sian paston plu kaj plu.
En vintro, aŭtun', printemp', somer',
Ŝveladas pan' kun bonodor' en forna sfer'.

Metion sian amas li, kreas receptojn kun ambici'.
Se vi lin laŭdas pri bongusta pan',
Li kantas laŭte per gorĝo kaj aklam'.
“Jes tial ĉi, kaj tial ĉi, kaj tial ĉi, jes tial ĉi”

Kornbulkoj varmaj en maten',
Bongusta manĝo antaŭ tag-labora pen'
En vintro, aŭtun', printemp', somer',
En la butiko ĉiam bona atmosfer'.

Metion sian amas ŝi, klientojn traktas kun simpati',
Se vi ŝin laŭdas pri frandega pan',
Ŝi kantas laŭte per gorĝo kaj pian'.
“Jes tial ĉi, kaj tial ĉi, kaj tial ĉi, jes tial ĉi”

la_marsxo_de_la_bakistinoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)