Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_menu

La menu'

Teksto & MuzikoCarl F. Zöllner
E-tekstoManuel PANCORBO CASTRO
KantasAkordo
NotojĤoraranĝo por gea 4-voĉa ĥoro SATB
  • Originala titolo: Der Speisezettel.
  • Ĝin premieris la ensemblo Akordo en la UK de 2005, en Vilno (vd. jenan filmeton).

Teksto

Kelnerestro! Sinjor'! Kelnerestro! Sinjor'!
Kio por manĝ'? Sinjor'!, jen la menu':

Bovlumbaĵ' rostita kun terpoma kaĉo
ŝafoklabo, hepataĵ', rizo kun anas'.
Ovoj, fiŝokneloj, saŭcoj, hungaribuljono,
testudsupo, kaĉo el kraboj,
miksopoto el Pariz', gratenita past'.

Kok', kokid', kokid', kokid' rostita, kun salato
bonas ja, bonas ja, la menu' sinjor', aŭskultu:
Kok', kokid', kokid', kokid' rostita, kun salato
bonas ja, bonas ja, la menu' sinjor'.

Freŝaj kalmaretoj, polpoj, merluĉaĵo saŭca,
fumharingoj frandaj, salmoruo kun tomat',
tinus', bonito, klamoj, trutoj, palinuro suka
laŭ l'kariba gusto kaj fazan' farĉita kaj porkid'.

Kok', kokid', kokid', kokid' rostita, kun salato
bonas ja, bonas ja, la menu' sinjor', atentu:
Kok', kokid' rostita, kun salato
bonas ja, bonas ja, la menu' sinjor'.

Melongen' fritita, torto el spinacoj,
fazeoloj, melopep', krokodilomlet'.
Kremo, fromaĝsortimento, pompudingo,
sekvinberoj, mielkuk', flano el aveloj,
fruktoj, sukoj, dolĉa pan', franda ĉokolad'.

Ĉe la fin', glaciaĵ', te' aŭ kaf'.
Ni deziras al vi, bonan apetiton!

Eksteraj ligoj

la_menu.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)