Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_musxa_mondmilito

La muŝa mondmilito

Kantas Kajto
Aŭtoroj: G. Berveling kaj M. Nesse

Teksto

Refreno:

Ĥaoson foje muŝo
Deziris foje muŝo
Estigi foje muŝo. Tutsola!

Ho! Hundon vidis foje muŝ'
Aventurema kaj pikema;
Muzelon ĝenis muŝa tuŝ':
Orelo-ŝire hundo deliris.
Kolera hundo amokis for,
Sin volis venĝis, ĝin rekompenci;
Infanon mordis kun fervor';
Knabeto vundiĝis, plengorĝe kriĉis.

Piedbatis panjon la idet'
-kolera infano: per kalkano!-
Kaj blekis jelpe laŭ trompet':
Ho kapdoloro! ho panjo koro!
La edzon hejmvenantan ŝi
Postporde gvatis, tuj konstatis:
“Generis mis-ideton vi”-
Plend' litania: “Estas kulpo via!”

Kolera hurlis tiu vir'
Kontraŭ riproĉo plenavoĉe;
Najbarojn ĝenis ĉi delir'
Kaj senhezite jen jam milito!
Hakile pordon la najbar'
Frakasis elane kaj satane,
La meblojn krome en solidar'
Benzine banis, helpkrioj vanis.

Fajrobrigado hastis jam
Al lok' fatala de ĉi vandaloj,
Sed koliziis kontraŭ tram'
(lekis okule muŝ' la stirulon)
Kverelen saltis policist':
Renversis pavime - ho viktime! -
Fremdulon kiu ŝajnis turist'
El fora lando ĉe nia strando.

Skandal' diplomata iĝis ĝi:
Ĉar inkognite kaj porvizite
Ŝtatprezidento estis li
De fremdpotenco, ĉi eminenco
Ministeri' milita nun
Treege ruzis, l'alian akuzis:
“Land' via indas ja je pun'
Ĉar vi komencis, impertinentis”

Kompanojn trovis ĉiu flank',
Armeojn movis, peonojn ŝovis;
Batalis baldaŭ ĉies tank'
Misiloj sin levis, kaj bomboj krevis!

La muŝo mondmiliton
Tutsola mondmiliton
La propran mondmiliton
Kun ĝuo mondmiliton
Spektadis kun kontento.

la_musxa_mondmilito.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)