Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_nekonata_soldato

La nekonata soldato

Muziko kaj TekstoRuben Nilsson
E-tekstoFranko LUIN
OriginaloDen okände soldaten

Teksto

Jen kuŝas mi, soldato nekonata,
sub la triumfa arko el blanka marmorŝton.
Enterigita mia korp’ — nu ja, ĉirkaŭ duon —
ripozas tie ĉi post pompo ŝtata.

Disŝiris min germanaj krevgrenatoj.
Post tiu lasta krevo jam ĉesis la milit’,
ĉar devas regi pac’, silent’ dum la vivfina rit’
— regulo taŭga ankaŭ por soldatoj.

Mi estis kunmetita delikate
en vere belan keston de luksa origin’.
La dekstra brako pendis jam sur judo el Berlin,
sed tion mi akceptis sendebate.

Nun min honoras ĉiuj diplomatoj
kaj multaj altaj estroj alvenas kun girland’
kaj preĝas preĝon por putranta viand’ el neniland’
kaj laŭdas min pro miaj rezultatoj.

Jen kuŝas mi, sincere demokrata,
kaj ridas per kranio sendenta sen humil’:
ĉar praga krur’, berlina brak’ kaj unu brak’ el Kiel
nomiĝas nun soldato nekonata.

la_nekonata_soldato.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)