Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_nigra_ruband

La nigra ruband'

Muzikoaŭstralia popolkanto
MIDIla_nigra_ruband.mid

Teksto

En agrabla urbeto Belfasto
Mi estis metiolernant',
Kaj mi ĝuis en tiu urbeto
Plezuron en granda kvant'.
Min trafis misa turniĝ' de l’sort'
Kaj pelis min for de la land'.
Min disigis de miaj amikoj,
Perfido de l’nigra ruband'.

Refreno:

L'okuloj briliantis,
Ŝi ŝajnis reĝino de l’land’!
La hararo ĝisŝultren pendadis,
Ligita per nigra ruband'.

Kun ĉi knabin' mi promenis
Ĝis pasis nin riĉa sinjor'.
Per l’esprimo en ŝiaj okuloj
Mi eksciis pri ŝia humor'.
Horloĝon lian ŝi prenis kaj
Min dotis per ĉi kontraband'.
Komprenis mi tuj, kaj diris mi
“Krevaĉu la nigra ruband'”.

Refreno

Aŭskultu, bravaj junuloj,
Avertu vin mia destin'.
Kiam ajn vi promenas laŭ urba strat',
Ne logu vin bela knabin'.
Ŝi tuj kondukos vin al trinkej'
Kaj vin ebriigos per brand',
Kaj ricevos vi punlaboron
Sepjaran en Van-Dimenz-Land.1)

Refreno

1)
Van-Dimenz-Lando = Punlabor-insulo, nun Tasmanio.
la_nigra_ruband.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)