Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto Muziko | Oleg Mitjaev |
---|---|
E-Teksto | I. Simbirjova |
Dm Gm A7 Dm
Estis vi sur granda ter' plej amata mia hom',
Dm Gm A7 Dm
Mian koron venis vi kvazaŭ la aŭror'.
Dm Gm C F
Sur la vitroj pentris mi sonojn de la kara nom',
Gm Dm Gm A7
Ĉerpis farbojn el esper' kaj folia or'.
Dm Gm A7 Dm
Arboj senkoloris pro malvarma suno,
Gm Cmaj Fsus A7
Speguliĝis en fenestra blu'.
Dm Gm A7 Dm
Farbis sakramente mondon la aŭtuno,
Gm Cmaj Fmaj A7
Ne promesis la miraklon plu.
Laŭ la splitoj de la tag' mi vagadis en mallum',
Sonĝe paŭzis granda urb' sub foliofal',
Sonĝe dormis la korvar' en karesa ventbrakum'
Kaj lumetis via trajt' tra la stela bal'.
Regis sur kovril' senbrue la folioj,
Ŝvebis je proksima uragan'.
Legis ilin mi al vi leterojn kiel
Laŭ konturoj de l'folia man'.
Mavas ĉiu histori' la momenton de l'finiĝ',
Al la nova fantazi' min forportas viv'.
Multajn kantojn aŭdas mi, sed en harmonia riĉ'
Ne ekzistas kant' por mi bela pli ol vi.
Arboj senkoloris pro malvarma suno,
Speguliĝis en fenestra blu'.
Farbis sakramente mondon la aŭtuno,
Ne promesis la miraklon plu.