Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_plej_bela_lingvo

La plej bela lingvo

MuzikoIbsen Poulsen
Esperanta tekstoKarl VANSELOW
Tiponova teksto

Teksto

Se sonus en konkursa rondo
al mi laŭvice tie ĉi
la lingvoj de la tuta mondo,
la glorpremion donus mi
al Esperanto sen hezito
kun mia plenkonvinka pled':
Havigu lokon laŭ merito
al tiu sorĉa florbuked'!

Ĉar el la lingvoj pleje bone
konataj per mirinda art’
en ĝi kuniĝis belkompone
de ĉiu la plej plaĉa part'.
De la latina jen la fundo,
de la itala la belson'
kaj ĉarmaj vortoj en abundo.
De l’ franca ege multa bon’.

De l’ angla jen la artikola
simpleco sen cerbum-turment',
kaj kara dono de la pola
la reguleco de l’ akcent’.
Jen mia amo kaj fiero,
jam ofte min ravinta tre:
Germana vortkunmet-libero
por ĉiam nova vorto-kre'.

Kaj tiel plue, tiel plie, —
jes, mi ripetas kun plezur',
ke Esperanto prenis ĉie
de ĉio la plej bonan nur.
Al ĝi pro tio donu lokon
en viaj koroj pli kaj pli
kaj multobligu mian vokon:
Plej bela lingvo estas ĝi!

la_plej_bela_lingvo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)