Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_plej_bona_cxasisto

La Plej Bona Ĉasisto

Teksto

Anjanga´ potenca protektanto de la nobla arbar´,
Ĉieestanta okulo kiu zorgas niajn fratajn bestojn.

Mi petas vian permeson
por kapti nian nutraĵon.
Ĝi uzas sian agreson
kiel ilon por akiri kuraĝon.

Mi disdividos ĉiun pecon kun miaj gesangfratoj.
Fortecon de´ l ĉasaĵo fortigas ĉiu indiĝena anim´.

Bestan animon dioj alvokas
sed ilian karnon ĉi tie restas.
Sur la restaĵoj la ŝimo kreskas,
do patrintero nutraĵon absorbas.

Besto fuĝas turmentita.
Do li falas kaj stariĝas.
Mi cele kuras, malantaŭ ĝin.
Kurante, ĝi timas sian destin´.

Tra la arboj ĝi sin kaŝas,
Ĝi ja estas ruza besto.
Akran lancon do mi ĵetas.
Jen nutraĵon. Ni havos feston!

Mi estas Iaŭara´,
Filo de Ĵagŭaresa´.
Mi estas la plej bona ĉasisto
en tuta arbar´.

la_plej_bona_cxasisto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)