Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_plej_bona_kanto_pri_amo

La plej bona kanto pri amo

MuzikoIlja KALINNIKOV
Esperanta tekstoSvetozar LAŜIN
Tipotraduko
Originala plenumoVisokosnij god
Originala tekstoIlja KALINNIKOV

Kanto el la albumo “Kotorij vozvraŝĉajetsa” (“Kiu estas revenanta”), la sola albumo de la grupo “Visokosnij god”.

Teksto

Aŭskultu mian historion:
Li timis vundi ŝin
Kaj malordigi dormon ŝian
Per tro insista fascin'.

Al ŝi dolĉaĵojn dum renkontoj donis li
Kaj legis signojn sur la polmo,
Kaj plian ĝojon en la mond' ne konis li
Ol voki ŝin per ŝia nomo.

Ŝi aĝis ĉirkaŭ tridek ses
Kiam subitis morto lia.
Domaĝe restis sen sukces'
La lasta prov' lin telefoni kiel ĉiam.

Ĉi-foje kiu portis florojn estis ŝi:
Du blankajn, sen aromo,
Por montri ke neniu ajn, krom li,
Tiel vokis ŝin per ŝia nomo.

Ŝi aĝis ĉirkaŭ sepdek kvin
Kiam ŝi mem de l' viv' foriris.
Ne, morto ne timigis ŝin,
Direblas, ŝi ĝin eĉ deziris:

Torenton nuban en ĉielo ofte tre
Ŝi spektis, spektis, spektis de l' balkono.
Ŝi pensis: post la mort' mi vidos tie lin, kaj tiam ree
Li vokos min per mia nomo.

…Kiom bizara tiu viv' rezultis, ve,
Sed – ĉu ekzistas plia bono,
Ol sur nubo sidi kune kaj en milda ŝveb'
L' alian voki per la nomo?

Eksteraj ligoj

la_plej_bona_kanto_pri_amo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)