Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_pluvo

La pluvo

Pluvas ekde la maten',
Kvazaŭ ies truda ĝen'
Rompas revojn pri alven'
De la sun'.
Grizaj ondoj de l' aer'
Premas, kiel malesper'
De l' naturo kaj veter'
En aŭtun'.

Pluvas dum la tuta tag'.
Densas la nebula svag'.
La flaketo iĝis lag'
Sen ombrel'.
Ne ĝojigas ir' kaj kur'
Tra la akvostria mur'
Sen alud' al eta spur'
De la hel'.

Pluvas larme kaj sen fin',
Branĉoj morne klinas sin,
Puŝas ventoj kun obstin'
Kaj kun bru'.
Tamen kial do la kor'
En jubil' de la fervor'
Malgraŭ la vetera plor'
Kantas plu?!

la_pluvo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)