La praktiko

AŭtoroCath. ROSKES-DIRKSEN
Muzikomelodio de: Er komt een vogel gevlogen

Teksto

Ni oftege parolas
Ho, pri amo kaj ver'
Kaj volonte ni volas
La ĉielon sur ter'.

Sed paroli kaj agi
Tio estas ja du.
Ni ne devas imagi
Progresado per bru'.

Do kun ĝoj' al laboro
Por la bon' de l’ homar'
Ke la amo en koro
Elmontriĝu per far'.

QR-Kodo
QR-Kodo La praktiko (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net