Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_rakonto_de_matilda

La rakonto de Matilda

AŭtoroGaye Phillips

Teksto

Se vi serĉos la analojn de nia histori',
trovos vi nenian pruvon ke eĉ ekzistis ŝi.

Sed ĝis nia lando mortos vivados ŝia nom’
en la kor’ kaj sur la lipoj de ĉiu “ozi” 1) hom'.

Dum la lasta jarcentmezo en suda Viktori’
loĝis riĉa bienulo kaj lia famili'.

La filino estis juna - de nur matura aĝ',
kun afabla maniero kaj bela de vizaĝ’.

Oni nomis ŝin Matilda, kaj “svagman” 2) amis ŝin,
kaj sekrete ŝi konfesis ke ŝi amegas lin.

Ĉiun nokton ĉe la lumo de kerosenolamp',
ŝi renkontis la amanton en brulstampanta kamp'.

Kiam aŭdis la farmisto pri tiu amafer’,
li konfrontis la vaganton, skuante pro koler'.

“Iru for de mia sojlo, vi kruda vagabond’!
Valsigadu vian “blui” 3) al suba ruĝa mond”'

La konsenton por edziĝi rifuzis jene li -
“Kiam kangaruoj flugos mi donos ĝin al vi.”

Sed Matilda jam decidis laŭ amoĵurpromes’
edziniĝi al la trampo aŭ kun aŭ sen permes'.

Do la ŝafojn kaj la bovojn, la patron lasis ŝi,
por fariĝi la unua trampin' de Aŭstrali'.

La farmisto adiaŭis la trampon kun demand’ -
“Ĉu intencas vi valsigi Matildan tra la land'?”

Sed ŝi mem deziris tion, kaj marŝis kun kontent'
laŭ la nebatitaj vojoj de l’ vasta kontinent'.

Sekvis ŝi la foran logon de valo, lag' kaj mont',
ĉiam ŝia celo estis la blua horizont'.

Multajn jarojn ŝi marŝadis ĝis malsaniĝis ŝi,
kaj serene, pace mortis sub ora akaci'.

Ŝin la edzo enterigis en eŭkaliptkanjon',
dum grakadis korvoj morne senĉese en la fon'.

Kaj li skribis epitafon sur rokon pri l’ edzin' -
“Mia bona “mejt” 4) Matilda, ŝi trampis ĝis la fin’.”

Dum li volvis sian “blui” deklaris li al ĝi -
“Ĝis mi vidos ŝin denove, Matilda estos vi”.

Do li nomis ĝin “Matilda”, kaj alparolis ĝin
per dirmaniero kvazaŭ ĝi estas la edzin'.

Kaj li vokis al pasintaj kunuloj de la band’ -
“Mi ankoraŭ valsigadas Matildan tra la land!”.

La esprimo iĝis parto de l’ “ozi” trampomor',
dum Matilda la virino forvelkis de l’ memor'.

Tiam venis nia “Banĵo” 5) kun lia poezi',
kaj valsigis li Matildan tra nia histori'.

Do, ni kantu pri l’ virinoj - Matilda, la trampin’:
Ŝi prezentas Aŭstralion pli taŭge ol reĝin'.

1)
ozi = aŭstraliano; la lando mem
2)
svagman = vaganto
3)
blui = rulaĵo de propraĵo, kiun “svagman” surdorse portas
4)
mejt = amiko
5)
Banĵo = Banĵo Peterson, la poeto kiu verkis la vortojn de “Valsigante Matildan”
la_rakonto_de_matilda.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)