La rekruto

Teksto

Per poŝto de hier'
Alvenis ĵus leter'
Kaj mi pro ĝi
Fariĝis tute pala:
Ĉar rekte diris ĝi,
Ke mi prezentu min
Al la kazern'
De l’ urbo por eklern'.

Mi venis tien ĉi,
Mi diris: «Estas mi,
Mi venis tuj,
Sed nun pri kio temas?»
Enlasis min pordist',
Mi petis kun insist'
Por vidi lin
Mem, kiu vokis min.

Jen mi en oficej'
Malbela sed kun seĝ',
Sed estis ja
La sekretariino
Kun plaĉa uniform';
Min logis ŝia form':
Mi sentis min
Tuj ĉe ĝojokulmin'.

Sed estis kolonel'
Sidanta en fotel'
Kaj diris li:
«Vi venas kiucele?»
Respondis tial mi:
«Ĉar oni vokis min,
Sinjor' Soldat',
Jen kial tiu fakt'».

Li diris: «Gardu vin!
Vi, kie kredas vin?
Mi vidas ja:
Vi estas kaprokapo;
Sidiĝi antaŭ mi?
Mi ne toleros plu;
Tuj staru vi,
Aŭ metos vin al tru'».

Respondis mi sen krud':
«Mi estas nov-rekrut',
Ne 'stas ofend',
Ke konas ne l’ kutimojn
Ĉar side estis vi,
Sidiĝis ankaŭ mi,
Jen kial, jen
Mi agis tiel ĉi».

Mi staris pro obe'
Sed tuj konfesis, ke
Allogas min
La sekretariino,
Kaj je kioma hor'
Finiĝas ŝia deĵor'
Ĉu nov-soldat'
Liberas dum sabat'?

Li nigra pro koler'
Mienis kun sever',
Stariĝis li
Kaj botis min postaĵen,
Li vokis al helpant',
Amiko ĉefserĝent',
Kaj li sen plu,
Min ĵetis al la tru'.

Por mia reeduk',
Post mia miskondut'
Dum tuta tag'
Balaas mi fekejojn
Dimanĉon ĝis sabat'
Monaten post monat'
Rondiras nun
Senfina balaad'.

Vidante, ke soldat'
Marŝadas ja laŭ takt',
Mi pensas, ke
Mi estas sentaŭgulo:
Pafil' ne logas min
Kaj mia kompani'
Min nomis tuj
Plej stulta nov-rekrut'.

Ripetas kolonel'
Ke por soldat-model'
'stas nur obe'
Al saĝaj superuloj.
La ĉefserĝent' Duval'
Fariĝos oficir',
Se vivos li
Ĝis sia centa jar'.

Por kreski el la rang'
'stas nur unu komand':
«Labor’, obstin',
Ofer' kaj disciplino».
Se ĝis kvardeka jar'
Mi zorgos pri latrin';
Vi kredu min:
Mi iĝos general'!!

QR-Kodo
QR-Kodo La rekruto (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net