Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_rok_de_sxipestro_hok

La rok’ de sxipestro Hok'

Teksto
Muziko
Edoardo Bonnato
E-tekstoGiuseppe CASTELLI

Orgigina titolo: Il rock di capitan Uncino

Teksto

Homoj! Pro kio tia silent?
Ek tuj! Ek al raport', sen atend'.
Sponĝo! Vi, pendigindulo!
ĉu eble, ke neniu moviĝas?
Sed ĉu estas mi aŭ ne la ŝipestro
de tiu ĉi aĉa ŝipo, de tiu ĉi aĉa ŝipo?

Ĉu estas mi aŭ ne ŝipestro Hoko?
Do se aŭdiĝas la voko,
rapidu aŭ pro tio,
ke mi ĉiujn disŝiros kiuj malrapidos!

Ĉu estas ia novaj’
pri tiu Petro Pan?
Mi volas lin viva, sed
mi havos lin ĉe l’ pied'
kaj ekos torturad'!

Li ĉiam mokas min
kaj fanfaronas li,
kaj tiu mukular'
lin aŭskultadas ĉar
ili kredas lin heroo!

Sed li estas nur ajnisto,
li estas sinmontristo,
el miaj malamikoj
jen la plej danĝera,
la unua de la listo!

Ĉu ne skandalas vin,
ke meze de duelo
li prenis mian manon
kaj manĝigis ĝin
al tiu krokodilo?

Sed li ne povos fuĝi,
por li ne estas ioko!
Per miaj propraj manoj,
eĉ per mia hoko,
okazos reciproko!

Jen li vidiĝas, kaj lia bando kunvenis!
Ili timegu: kapitulaco konvenas…
Mi ne volas kaptitojn! Sufíĉas unu ostaĝo;
la pravo estas ĉe via flanko, memoru tion:
antaŭen al surŝipiĝo!
Antaŭen al surŝipiĝo!
Ĉu estas mi aŭ ne ŝipestro Hoko?
Do komenciĝu la ĥoro!
Ekkantu ĉiu kun mi, kaj ripetiĝu kun mi
la tuta sloganaro:
“Ni estas verpiratar'!
“Ni luktas por idear’!
Ni trejnas nin lerneje
por malmolmieni
kaj timigi onin!

Sed kion vi ne ŝatas?
Sed kio ne normalas?
Ni bruas ja, ĉu ŝoko?
Sed ni laboradas
por ŝipestro Hoko…”

Pri la revoluci'
mi estas profesoro!
De l’ tuta piratad'
mi estas la teori’,
mi estas la lumturo!

Sed ĉu komprenis vi?
Nu, reklarigos mi:
por skuo de la mondo
ne sufiĉas vortoj,
sed necesas bombo!

Mi estis sateganto,
neniofaradanto;
nun monon paĉjan mi
elspezas tis ĉi,
batale ĉe la fronto!

Ĉu volas vi varbiĝi
kaj bele tatuiĝi?
Sed de la plonĝtabulo
ĉiu rifuzulo
devos enmariĝi…

Oni mallaboremas, ĉu?
Mi oferadas min por vi,
kaj tia estas via danko!?.

la_rok_de_sxipestro_hok.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)