Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_rompigxanta_ringeto

La rompiĝanta ringeto

TekstoJ. V. Eihendorff
Esperanta tekstoChr. Pfeifer

Teksto

En ombra valo turnas
muela rado sin.
Jen loĝis mia kara —
ŝi nun forlasis min.

Fidelon ŝi promesis,
ringeton donis ŝi;
fidelon ŝi forgesis,
rompiĝis ring' de mi.

Migradi mi dezirus
for, kiel muzikant',
kaj kie ajn mi irus,
resonus mia kant'.

Mi volus bataladi,
rajdante tra l’ kampar',
ĉe l’ fajro dormkuŝadi
dum nokt’ en la tendar'.

La rado plu rondiras,
en rev' aŭskultas mi.
La morton mi sopiras,
kvieton donus ĝi.

la_rompigxanta_ringeto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)