Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_rugxa_ruto

La ruĝa ruto

Teksto

Vi konfesu al mi,
Kia sorĉo min tentas?
Ĉiutage sen vi
Min sopiro turmentas.
Eble vi en arbar'
Trovis florojn de ruto
Kaj per suna florar'
Min alsorĉis en tuto.

Refreno:

La ruĝan ruton
Vi ne serĉu vespere,
Mia sola vi amo, sola sen kompar',
ĉar via belo —
Kiel la akva helo,
Kiel akvo torenta de l'montar'.

Via ĉarma ridet'
En la sonĝoj serenas,
Laŭ fabela padet'
Ĉiam vi al mi venas.
Kaj ne indas por mi
De l'esper' ruĝa floro,
Ĉar delonge jam vi
Regas en mia koro.

Refreno

la_rugxa_ruto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)