La Simiulo

Kantas JoMo

Teksto

Simiulo ne laboras plu, familion perdis, fuĝis de vilaĝ',
Li loĝas en urb', ne plu en arbar', foriris amikoj kaj ankaŭ la saĝ'.

Li timigas la maljunulojn en la malhelo de la stratetoj,
Li ne timas la ĝendarmojn, ilin atendas en kvieto.

La vesperon tristas li kaj fluas larmoj de okul'
Li ofte ploras en mallum' ĉar li ne estas feliĉul'.

Kaj oni aŭdas dum la nokt'
Ke ploras simiulo,
Oni aŭdas, o o o,

Jes oni aŭdas dum nokt'
Ke ploras simiulo,
Oni aŭdas, o o o,

La simiulo amas nun iun filinon de ĝentleman',
Ĉu kuraĝa estos li ĝis la peto de la man'?
Senpetaligas li lekanton, la lekanteton kaj bananon,
Li sentas, ke li freneziĝos se restas sola en kabano.

La vesperon tristas li kaj fluas larmoj de okul'
Li ofte ploras en mallum' ĉar li ne estas feliĉul'.

Kaj oni aŭdas dum la nokt'
Ke ploras simiulo,
Oni aŭdas, o o o,

Jes oni aŭdas dum nokt'
Ke ploras simiulo,
Oni aŭdas, o o o

Jes oni aŭdas dum nokt'
Ke ploras simiulo,
Oni aŭdas, o o o

Jes oni aŭdas dum nokt'
Ke ploras simiulo,
Oni aŭdas, o o o

QR-Kodo
QR-Kodo La Simiulo (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net