La Soldato Kiu Marsxas

TekstoClaude PIRON
MuzikoNanne KALMA
PlenumasKajto

Teksto

La soldato kiu marŝas
en la vento
en silento
sur la vojo kiu marĉas
sian korpon ne plu sentas.
Lia menso fakte brutas
nur la laco
kaj l' agaco
de la pluvo kiu gutas
senkompate lin turmentas.
Kaj li iras plu malbene
pri la koto
sur la boto
kiu ĉiam pezas ĝene
kaj la vojon malglatigas.
Dum sufere monopole
la kadenco
en la menso
regas ĉion malbonvole
kaj la povon pensi ligas.
Kaj li marŝas en la vico
uniforma
unuforma
sur vetera la malico
kaj la moko de la serĝent'.
Li delonge jam maldormas
kaj oscedo
kun obsedo
en makzelo mem sin formas
pro nerezistebla tent'.
Se li povus eĉ almoze
ekricevi
rajton revi
kaj minuton nur ripoze
halti sur la voja bord'.

Sed li tion ne esperas
ĉar la revo
pro la devo
en soldato ne aperas:
jen la militserva sort'.
Jam tro pezas la pafilo
kaj la kasko
kaj la sako
kaj la kaĉo el arĝilo
gluiĝinta ĉe la ŝu'.
Sed la fora horizonto
plej perfide
malrapide
maleblige al renkonto
ĉiam foren fuĝas plu.
La soldato kiu laca
daŭre iras
li sopiras
al ripoza vivo paca
sen ĉiama plua pel'.
Sed li sentas kun eknaŭzo
ke la vivo
en aktivo
daŭras ade kaj sen paŭzo
ĝis neatingebla cel'.
Kaj samkiel en armeo
la rezono
pri ordono
ne ekzistas pro obeo
kun neeblo de escept'.
Tiel mankas la kompreno
pri la motivo
de la vivo
kaj nur regas ĉi sinteno:
plua iro kaj akcept'.

QR-Kodo
QR-Kodo La Soldato Kiu Marsxas (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net