Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_songxo

La sonĝo

Aŭtoras Roĝer BORĜES, 2001
Originale aperinta en la disko “Muziko Elektronika”

Teksto

En nokto alia mi dormis kiel ŝtono,
Kaj en festa domo vekiĝis apud Ŝi, ho!
Jen mister´
El somer´ pasinta
kaj jes, mi memoras, kia stranga afer´!

kvazaŭ ĝi ne estus ver´
tia sonĝo portis min en
voj´ sen fin tra river´
en tiu lando blovis do glacia vent´
kiam lokon neatendite trafis mens´!

fantazi´
lando de iluzi´
Graci´, pimpa diin´
sonĝanta amori en la ĉiel´,
sen la luno nek la steloj, sole nur
inter tiom da kolor´ kaj plezur´!

la sonĝo
la sonĝo

kvazaŭ ĝi ne estus ver´
tia sonĝo portis min en
voj´ sen fin tra river´
en tiu lando blovis do glacia vent´
kiam lokon neatendite trafis mens´

fantazi´
lando de iluzi´
Graci´, pimpa diin´
sonĝanta amori en la ĉiel´,
sen la luno nek la steloj, sole nur
inter tiom da kolor´ kaj plezur´

Mi lasis la bohemion
kaj ne festos plu
Verŝajne alvenas tagmezo nun
Tamen mi ja ne forgesos ŝin
Ni provis ĝui sonĝon ĝis la fin´

La sonĝo…

la_songxo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)