Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_songxo_vanselow

La sonĝo

Esperanta tekstoKarl VANSELOW
Tiponova teksto

Teksto

Mi sonĝis: Post forlaso de la tero
Fantaziaĵo mia iĝis vero.
Min alvenintan ĉe l’ ĉiel-eniro
Salutis Petro per afabla diro
Kaj petis min, ke mi aŭdigu kanton.
Fiera-kore lin demandis mi:
“Sinjoro Petro, ĉu jam ankaŭ vi
Komprenas kaj parolas Esperanton?
Se ĝin ankoraŭ vi ne lernis koni,
Volonte laŭ ĝisnuna mia faro
Mi estas preta por instruon doni
Al vi kaj al la tuta anĝelaro.“

Kion parolis li? Jen la respondo:
“Ne plu necesas la instru' por ni.
La lingvon por la tuta homa mondo
Ni jam komprenas ankaŭ tie ĉi.
Li, kiu ne plu vivas sur la tero,
Ĉe ni li estas, li aŭskultos vin.
Pri la modela lingvo de l’ espero
La kara Majstro mem instruis nin.
Bonvolu do ĝojigi nin per kanto
En la ĉiela lingvo Esperanto.”

la_songxo_vanselow.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)