Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_sxipestro_de_morogoro

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

La ŝipestro de Morogoro

La elekto de tiu svahila kanto celas proksimigi al neeŭropa muzikstilo orelojn tro alkutimiĝintajn al eŭropecaj kliŝoj.

Teksto

Taseto beleta, ĝi taŭgas por teo,
enmetu la lakton kaj multan sukeron.
Se forirus vi, se forirus vi
mi havus liberon.

Diradis plurfoje, mi de tempa foro:
ne havu malzorgon pri nia amoro.
Ne ŝipestro estu, ne ŝipestro estu
vi de Morogoro.

Malsperte gvidadis li ŝipon tra maro
kaj dronis dum ŝtormo kun la ŝipanaro.
Se revenus vi, se revenus vi
ni estus ja paro.

Eksteraj ligoj

la_sxipestro_de_morogoro.1374440984.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)