Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_tempo

La tempo

Teksto

La tempon steloj lulas
en Granda veturil',
vi vane ĝin postkuras
trans ŝtonoj kaj argil',
la homo, kiu vagas,
plu daŭru via voj',
la foroj ĉiam logas,
do iru sen malĝoj'

Refreno:

Do, iru plu, hezitu neniel,
ho, frenezul', plu sonĝu
sub ĉiel', vin foroj gvidos
ĉiam, kun via mano en la man'
al via sort', al via sort'

La tempaj paŝoj kurtaj
nebule gvidas vin
dum vivoombroj multaj
vin ĝenas ĝis la fin'
kaj tie sonoriloj
invitas al bonfart'
al belaj malproksimaj,
pli bela vivopart'

Refreno

la_tempo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)