Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_testo

La testo

Kantas Kore

Teksto

Troviĝas tie ĉi
Fiksa formulo
Skribita sur foli'
Legebla en okulo
Rideto kompatas tre
Diranta jes aŭ ne
Dubas persono
Certas la mondo

En decida hor'
Funda esploro
Kaŝas la koverton
Timigas la malcerto
Sole kun la fato
La man' sur rezultato
Dubas persono
Certas la mondo

Pri ĉiu preventil'
Vi fajfis kun facil'
Kaj ĉiu am-afero
Fridis sen tener'
Ho, oftis pasa ĝu'
En tempoj de detru'
Dubas persono
Certas la mondo

Refreno
Ĉar neniu signo estas legebla per okulo
Atentu, ne vagu ĝis skrupulo
Eĉ en amoro troviĝas demono
Kaj neniu dubas, certas la mond'

Ankoraŭ eta streĉ'
Kaj senkonscienc'
Kiu gvatas vin
Dum rivela kulmin'
Ĉu kaptilo de demono
De viruso sen pardono
Dubas la mondo
Certas persono

Pri ĉiu preventil'
Vi fajfis kun facil'
Kaj ĉiu am-afero
Fridis sen tener'
Ho, oftis pasa ĝu'
En tempoj de detru'
Dubas persono
Certas la mondo

Troviĝas tie ĉi
Fiksa formulo
Skribita sur foli'
Mi legis kun skrupulo
Ridet' pro senpeziĝo
Aŭ vivo sen feliĉ'

(tri-foje)
Ĉar neniu signo estas legebla per okulo
Atentu, ne vagu ĝis skrupulo
Eĉ en amoro troviĝas demono
Kaj neniu dubas, certas la mond'

Ĉar neniu signo estas legebla per okulo
Atentu, ne vagu ĝis skrupulo

Eksteraj ligoj

la_testo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)