Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_tondro

La Tondro

Kantas Merlin
Teksto kaj muziko de Aldrin Gandra

Teksto

Vidu mia kara
La suno jam fendis la ostojn de l' bovo
Kaj persiste fendiĝas la grundo
Fulmeto brilis jam fore
Heroldo de l' signo pluva
Kaj la sinjoro ne atentis
Pri la bruo de l' tondro la pluva
Pri la bruo de l' tondro la pluva
Pri la bruo de l' tondro la pluva
Je tiu bruema fulmotondro
Nur estas la korotremeto
Neniel pleniĝas telero
De longe… de longe

Vidu, mia kara, brutaro estas magra
Kaj pluvo ne falis
Ne kulturas plu ĉi kamparon
Fulmeto brilis jam fore
Heroldo de l' signo pluva
Kaj la sinjoro ne atentis
Pri la bruo de l' tondro la pluva
Pri la bruo de l' tondro la pluva
Pri la bruo de l' tondro la pluva

Vidu, mia floro, la amo fumiĝis kaj dorne trapikis
Konturojn de mia koro
Indiano dancis tie
Indiano venigas pluvon
Kaj tiele mian amon
Per la danc' indiana por pluvo
Per la danc' indiana por pluvo
Per la danc' indiana por pluvo…

la_tondro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)