Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_tradezerta_komercisto

La tradezerta komercisto

MuzikoValerio VADO
Tiponova teksto
Originala plenumoRêverie
Originala tekstoAndrea FONTANA

Teksto

Por nova vojaĝo
mi devas foriri
min premas la kaĝo
de l’ sufoka sun’
nur tia penado
al mi donas panon
senfina kuraĝo
vestas min per blu’.

Refreno:

Ĉie ondas la pejzaĝ’
serpentanta karavan’
rampas laŭ la dunorand’
ardas vento ĉe l’ vizaĝ’
mankas rokoj tie ĉi
sed aperas en la kor’
ŝtoniĝinta vivovol’
polurita de la sabl’.

La odoro de l’ vesper’
krudajn pensojn prenas for
ektendumas ni
ĉirkaŭ dolĉa fajr’
ĝis la steloj de l’ dezert’
supreniras la fajrer’
lulas nin la lun’
per fabela kant’.

La suno leviĝas
jam super la tendoj
la frosto varmiĝas
bruo vekas min
“Ek! Homoj ni iru!”
alvokas nin voĉo
“Ni ĉiuj pretiĝu;
ne atendu plu!”.

Ni alvenas al oaz’
post la horoj de l’ mateno
malvarmeta akvotas’
kaj kunmanĝo revivigas nin.
Sube de ombranta palm'
en revado mi perdiĝas
tra la fingroj sabloflu’
tempo flugas for el mia man’.

Refreno

La foir’ aperas nun
plena de ĝoj’ kaj de lum’
spicojn portis ni
riĉajn je parfum’.
Tre multfoje dum la viv’
ripetiĝos ĉi vojaĝ’
nur haltigos ĝin
fora vojofin’.

la_tradezerta_komercisto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)