Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_tri_brutistoj

La tri brutistoj

Muzikoaŭstralia popolkanto
MIDIla_tri_brutistoj.mid

Teksto

(Karolo)
Kristnaskvespere tri brutistoj rajdis tra l’kampar' kun ĝoj’,
Kaj vidis stelolumon eĉ pli brilan ol
La Lakta Voj'; do ili kantis pro la hel', kun
granda mir' Noel, Noel, Noel, Noel, Noel.

Varmege estis kaj la lun' kovriĝis per somera fum'.
Mallaŭta dolĉa melodi' el la ĉielo drivis dum
Kantadis plu kun koroŝvel’ la viroj tri
Noel, Noel, Noel, Noel, Noel.

Ululis dingoj kaj glitflugis nigraj cignoj tra l’ aer'.
La lumo brilis kaj la son' ĉiela ehis sur la ter',
Kaj daŭre kantis pro la bel' la viroj tri
Noel, Noel, Noel, Noel, Noel.

la_tri_brutistoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)