Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_tristo

La tristo

Teksto

Vinejo forgesita bonvenigas vin,
dum la sinjoro tristo tuj apud eksidas
li ne demandas vin, nur zorgas pri la vin'
kaj pri via demand' li nur malgaje ridas

se li brakumas vin, senpove fluas larmoj,
nur Hamlet sciis mem desperi samterure
buba grup' ludas pri ŝtelistoj kaj ĝendarmoj,
okuloj de knabinoj trafas nin velure

Templon enŝtelas vi, serĉante sakristion,
ĉe konfesejo tristas viro sur genu'
buŝo perfidas vin, avida pri hostio,
sed ĝi ne ridos plu, neniam jam ne plu,

Melbenendege, do okazu ja alarmo,
kvankam la tristo ĉion kaŝus pli prefere,
plu buboj ludu pro ŝtelistoj kaj ĝendarmoj,
okuloj de knabinoj trafu nin velure

la_tristo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)