Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_verda_amikaro

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

La verda amikaro

Muzikomelodio de: Sommerdag i Efterhøst
Esperanta tekstoH. E. Jensen
Tiponova teksto

Teksto

Post peniga taglabor'
sur la kampo, en fabrikoj
festas ni en bonhumor'
kun verdkoraj geamikoj.
Sonas kanto kaj fanfar'
en la verda amikar'!

En libero por moment'
freŝan forton ni akiras,
ne la dormon en silent',
sed feliĉon ni deziras.
Fluu dia la nektar'
en la gaja amikar'!

For ĉagrenoj kaj malĝoj'
fuĝu for la nigraj nuboj!
Brilu sun' sur nia voj',
kaj silentu ĉiuj duboj!
Regu ĝojo sen avar'
ĉiam en la amikar'!

Dum bataloj en la mond'
kontentiĝas provizore
ni en la amika rond',
ĝuas vivon ni plenkore,
— jen oazo en Sahar'
nia verda amikar'.

la_verda_amikaro.1366459049.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)