Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_verda_stelo

La verda stelo

Teksto

Renkontis li ŝin dum vesper’
tre amis li ja ŝin, ĉar
lin allogis verda stel’
sur brust’ de belknabin’.
Ĉu ion signas la simbol’
ĝentile petis li, kaj sonis
kiel orakol’ la bela melodi’:

Refreno:

La verda stelo, la verda stelo
simbolo estas de l’paco kaj esper’,
la verda stelo, la verda stelo,
per Esperanto triumfos sur la ter’.

Eklernis li tuj kun fervor'
la lingvon de la mond'
kaj al li la knabina kor'
jam estis por estont'.
Promenis ili laŭ river'
kaj post dolĉega kis'
resonis tra la fe-vesper
lulata melodi'.

Refreno

Ne estas, samideanin'
nur vanta aventur'
ĉi amo, kiu celas vin
kaj dolĉa amoĵur'.
Kaj tamen brilos verda stel'
fiere sur la brust'
kaj gvidos min al nobla cel',
al amo kaj al just'.

Refreno

la_verda_stelo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)