La verda stelo

MuzikoClemens Braun
E-tekstoMarie Hankel 1906
MIDIla_verda_stelo2.mid

La bela verda stelo
Kviete brilas jen,
Ĝi estas alta celo
allogas nin … kien?

Steleto, kara mia,
Kion do volas vi?
La brila lumo via,
Kion alportas ĝi?

La stelo, bela, verda,
Mallaŭte diras ĝi…
Mi petas, mia kara,
La fratojn amu vi!

  • la_verda_stelo2.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:02
  • (ekstera redakto)