Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_vetemulo

La Vetemulo

Teksto

For de l' okuloj,
For de la koro
Sed provu memori nun

Fermu l'okulojn
Vidu la gloron
De pompa kaj luksa viv'

Politiko
Influado
Estis alta prez'

Idoliĝo
Mensogado
Estis via tez'

La plej morba kulo,
Jen vi, vetemulo!
Neniam puriĝos via mens'

Nek fajro nek pluvo
Vin ŝanĝos, karulo…
Neniam puriĝos via mens'

Nun vi pentas
Kolero silentas
Vi solas en ĉi dekadenc'

---

De la vivo
Jen la fino
Mortis jam la despotec'

Izoliĝo
Malamikoj
jen premi' al via ve'

la_vetemulo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)