La vivo en roz'

TekstoÉdith PIAF
MuzikoLouis GUGLIEMI
E-tekstoRoger Bernard
KantasAlberta CASEY
Origina titoloLa vie en Rose

Vd. ankaŭ La vivo rozas kaj La vivo rozkoloras

Teksto

Refreno:

Se li ĉirkaubrakas min,
Kaj diras: Amatin'!
Por mi la vivo rozas.
Amon flustras lia buŝ'
Ĉe mia kor' ektuŝ'
Jes, kvankam li nur prozas.
Plenas nun l'anim' je riĉ'
De rava am-feliĉ’
Kaj tion kaŭzas li.
Li por mi estas, kaj mi nur por li,
Tion promesis ni pro tuta vivo.
Kaj tuj ĉe l’unua vid'
Mi tremas pro agit'
Kaj kor-ekscit'.

Okuloj liaj, jen delir',
Rezisti eblas ne, kaj sur
La buŝ' ridet', jen do la vir'
Min posedanta tuta nur!

Refreno

Eksteraj ligoj

QR-Kodo
QR-Kodo La vivo en roz' (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net