Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_vivo_rozkoloras

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

La vivo rozkoloras

TekstoÉdith PIAF
MuzikoLouis GUGLIEMI
E-tekstoEmanuele ROVERE
Originala titoloLa vie en rose

Vidu ankaŭ La vivo rozas kaj La vivo en roz'

Teksto

Hela rigard' kvazaŭ knabin'
Rideto dolĉa sur la buŝ'
Jen la portreto sen retuŝ'
De l' virin' kiu ravas min.

Refreno:

Kiam ŝi brakumas min
Kaj flustras el la sin'
La viv' rozkoloriĝas.
Ardajn vortojn el la kor'
Ŝi diras sen pudor'
La sencoj ekscitiĝas.
Sentas mi, en la anim'
Feliĉon preter lim'
Neniam eĉ revitan.
“Nur mi por vi, vi por mi en la mond'”

Ŝi diris kore en ĵur' por la vivo.
Kiam mi pensas pri tio
Akceliĝas la puls'
de mia kor'.

Nokto de am' kvazaŭ sen fin'
dum regas plena harmoni'
penojn forigas la pasi' -
“la tempo de ĝoj', ĝoj sen lim'.”

Refreno:

Se vi estas apud mi,
mi vidas dank' al vi
la vivon rozkolora.
Ŝvebas ĉirkaŭ mi muzik'
La mond' estas amik'
Kaj ĉiu hom' bonkora.
Viaj vortoj, via spir'
Samkiel eliksir'
Min igas sendolora.
Elstaras vi en la plej bela rev'
Kaj mi sopiras surlipen vin kisi.
Se vi estas apud mi,
la vivo ĉiam brilas
jes por mi.
la_vivo_rozkoloras.1459283869.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)