Uzantaj iloj

Retejaj iloj


lacigxas_tago

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Lacigxas Tago

Teksto kaj muziko de Jxomart

Teksto

Am H7 Em
Laciĝis tago kaj foriras
Am H7 Em E7
Kaj mi laciĝis de kurad'
Am D
Nenion mi deziras.
Am H7
Rakontu ion, kamarad'.

Rakontu pri vojaĝoj longaj
Pri renkontiĝoj kun amik'.
Kaj pri amikorondoj, (2 foje)
Rakontu do, atendas, mi.

Mallaŭte sonu voĉo via,
Kaj iomete estu vi
Humormelankoliaj, (2 foje)
Revenis kvazaŭ la juli'.

Ni rememoros la someron,
Duope kantos en silent'.
Trapasos la vespero, (2 foje)
Kaj ruĝa estu orient'.

Kaj ne malhelpu telefono,
Forgesu ĉion ĝis aŭror'
Nenion mi bezonas (2 foje)
Foriru do animdolor'.

lacigxas_tago.1446642105.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)