Uzantaj iloj

Retejaj iloj


lasta_kanto_por_eta_tingelingo

Lasta kanto por eta Tingelingo

TekstoTomas Q Nilsson
MuzikoTomas Q Nilsson
KantasLa Perdita Generacio (Tomio/Anna)

Akordoj

Komenco/Stofo:
Aadd9 C#m D Aadd9 C#m D Dm
Refreno:
:Aadd9 E F#m D F#m Dm:
1::Aadd9 Dadd9:
2::Bm Dm (3ggr): Bm Dadd9 (de komenco)
3:Aadd9 Dadd9

Teksto

Tri donacojn lasis vi por mi
ĉu kiel markon por persistigi la memoron?
Ĉiun tagon unu vidis mi, kaj ĝi,
kvankam veruko, kiu restis
sur piedfingro, ia trezoro estis

Ĉu vi scias ke mi prenis vian nomon?
Ĉu vi scias ke la lingvon lernis mi?
Eble ŝajnas kiel mi perdis aŭtonomon
sed tiuokaze mi ne skribus tiel ĉi

Ĝustatempe vi forlasis min
kiel kokido antaŭ perdi la flugilojn
Tro ofte oni penas regi super destin’
kvankam honoras esploradon,
ja tro ofte iĝas stilumado

Ĉu vi scias ke mi ĝojas la disiĝon?
Ĉu vi scias ke foriris ankaŭ mi
Eble ŝajnas kiel mi celas liberiĝon
sed tiuokaze mi ne povus skribi tiel ĉi

Tri donacojn lasis vi por mi
ĉu kiel markon por kontraŭi la tempfluon
Nekredeble ke vi iĝis dudek tri
Do post naŭ jaroj kio restas?
Grava via kontribuo estas!

Ĉu vi scias ke mi portas vian nomon
Ĉu vi scias ke la lingvon uzas mi
La veruko malaperis kiel fantomo
Eble mi tial nun skribpovas tiel ĉi

lasta_kanto_por_eta_tingelingo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)