Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.
— |
lasta_nokt [21.12.2023 09:34] (aktuala) |
||
---|---|---|---|
Linio 1: | Linio 1: | ||
+ | ====== Lasta nokt' ====== | ||
+ | ^Muziko|Dan WILSON| | ||
+ | ^Esperanta teksto|[[rocxjo|Rogier HUURMAN]]| | ||
+ | ^Tipo|nova teksto| | ||
+ | ^Originala titolo| Closing Time| | ||
+ | ^Originala plenumo|Semisonic| | ||
+ | |||
+ | Lasta nokt' estis ĉefe verkita por la muzikalo [[june_kaj_kune]], sed ankaŭ por ĝenerale priskribi gravan parton de Esperanto-renkontiĝo, kaj ĝi estis prezentita unue dum IJF 2022 de Roĉjo kaj poste en la muzikalo de 'Kaŝa'. | ||
+ | |||
+ | ===== Teksto ===== | ||
+ | |||
+ | Lasta nokt’ de la renkontiĝo, | ||
+ | Finiĝis solena vesper’ | ||
+ | Lasta nokt’ por festi kun amikoj | ||
+ | Antaŭ iros ni dise sur ter’ | ||
+ | Lasta nokt’ por sidi en trinkejo | ||
+ | La prezoj jam falis ĝis nul | ||
+ | Lasta nokt’, ĉu mi ĝin pasigos | ||
+ | Kun vi ĉiuj aŭ unu ĉarmul’ | ||
+ | |||
+ | Mi ne volas dormi dum la lasta nokt’ | ||
+ | Mi ne volas dormi ĝis la fin’ | ||
+ | Mi ne volas dormi ĝis la nokto | ||
+ | Iĝas maten’ | ||
+ | |||
+ | Lasta tag’, ne estas plu sekretoj | ||
+ | Ĉiujn ludojn mi ludis jam | ||
+ | Lasta ag’ de mia renkontiĝo | ||
+ | Kiu estis plena je am’ | ||
+ | Lasta voko sonas en trinkejo | ||
+ | Sed ne zorgu, ni havas pli | ||
+ | Lasta vodko en amasloĝejo | ||
+ | Se finiĝu, mi finu kun vi | ||
+ | |||
+ | Mi ne volas dormi dum la lasta nokt’ | ||
+ | Mi ne volas dormi ĝis la fin’ | ||
+ | Mi ne volas dormi ĝis la nokto | ||
+ | Iĝas maten’ | ||
+ | |||
+ | Morgaŭ trajn’ eliros kongresurbon | ||
+ | Baldaŭ jam estos la fin’ | ||
+ | Kien ajn vojaĝoj vin nun prenos | ||
+ | Ni certe revidos nin | ||
+ | |||
+ | Mi ne volas dormi dum la lasta nokt’ | ||
+ | Mi ne volas dormi ĝis la fin’ | ||
+ | Mi ne volas dormi do mi certe | ||
+ | Mortos en maten’ | ||
+ | |||
+ | {{tag>kanto litero_l}} |