Uzantaj iloj

Retejaj iloj


lasta_nokt

Lasta nokt'

MuzikoDan WILSON
Esperanta tekstoRogier HUURMAN
Tiponova teksto
Originala titolo Closing Time
Originala plenumoSemisonic

Lasta nokt' estis ĉefe verkita por la muzikalo June kaj kune, sed ankaŭ por ĝenerale priskribi gravan parton de Esperanto-renkontiĝo, kaj ĝi estis prezentita unue dum IJF 2022 de Roĉjo kaj poste en la muzikalo de 'Kaŝa'.

Teksto

Lasta nokt’ de la renkontiĝo,
Finiĝis solena vesper’
Lasta nokt’ por festi kun amikoj
Antaŭ iros ni dise sur ter’
Lasta nokt’ por sidi en trinkejo
La prezoj jam falis ĝis nul
Lasta nokt’, ĉu mi ĝin pasigos
Kun vi ĉiuj aŭ unu ĉarmul’

Mi ne volas dormi dum la lasta nokt’
Mi ne volas dormi ĝis la fin’
Mi ne volas dormi ĝis la nokto
Iĝas maten’

Lasta tag’, ne estas plu sekretoj
Ĉiujn ludojn mi ludis jam
Lasta ag’ de mia renkontiĝo
Kiu estis plena je am’
Lasta voko sonas en trinkejo
Sed ne zorgu, ni havas pli
Lasta vodko en amasloĝejo
Se finiĝu, mi finu kun vi

Mi ne volas dormi dum la lasta nokt’
Mi ne volas dormi ĝis la fin’
Mi ne volas dormi ĝis la nokto
Iĝas maten’

Morgaŭ trajn’ eliros kongresurbon
Baldaŭ jam estos la fin’
Kien ajn vojaĝoj vin nun prenos
Ni certe revidos nin

Mi ne volas dormi dum la lasta nokt’
Mi ne volas dormi ĝis la fin’
Mi ne volas dormi do mi certe
Mortos en maten’

lasta_nokt.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)