Uzantaj iloj

Retejaj iloj


lastaj_vortoj

Lastaj Vortoj

Aŭtoras Roĝer BORĜES, 2001
Originale aperinta en la disko “Muziko Elektronika”

Teksto

sur luma vojo mi promenas
kaj senespere mi matenas
en juĝa ĉambro kiu min katenas
la transcendo eminentas

dolĉa voĉo rompas la silenton
rakontas frue fabeleton
el mia viv´ ĝi legas la leteron
kiu ĉiam kaŝis dezireton

en supra ĉambro anĝelo kantas
superan benon kore dankas
tujsekve li leteron ŝiras
kaj al sablohorloĝon li miras

la lasta vorto, kiun mi serĉas
la lasta vorto, kiun mi verkas

perfida averto en tiu kona voko
kondukas min al trista loko
ju pli la vero daŭre aperas
des pli la peko ĝin superas

en supra ĉambro anĝelo kantas
superan benon kore dankas
tujsekve li leteron ŝiras
kaj al sablohorloĝon li miras

la lasta vorto, kiun mi serĉas
la lasta vorto, kiun mi verkas

la lasta vorto, kiun mi serĉas
la lasta vorto, kiun mi verkas

lastaj_vortoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)